世界语全译本:聊斋志异(全4册)
上QQ阅读APP看本书,新人免费读10天
设备和账号都新为新人

第11章 山魈—LA MONTA DIABLO

Sun Taibai iam rakontis jenajn strangaĵojn:

Lia praavo studis en Liugou-Templo en la suda montaro. Okaze de rikolta sezono de la aŭtuna tritiko, sinjoro Sun vizitis hejmvilaĝon kaj revenis al la templo nur post tagdeko. Malferminte la legoĉambron, li trovis la meblojn polvkovritaj kaj fenestrojn kun kroĉiĝintaj araneaĵoj. Li ordonis sian serviston fari purigadon kaj nur vespere li trovis laĉambron agrable repurigita. Sinjoro Sun do ordigis la liton, sternis litaĵojn, fermis la pordon kaj kuŝiĝis por dormi.

Tiam la luno jam brile lumis plene en la fenestrojn, sed dum longa tempo li ne povis endormiĝi, turnante sin en la lito. Regis ĉirkaŭe nur silento. Jen aŭdiĝis ventblovo kaj bruo de la templa pordo. Li pensis en si: "Ĉu eble la bonzo forgesisŝlosi la pordon?" Dum li absorbiĝis en medito, la vento iom post iom proksimiĝis al lia domo kaj post momento, la pordo de lia loĝejo malfermiĝis per si mem. Li multe dubis pri tio, sed antaŭ ol li klare komprenis, la ventsusuro jam entrudiĝis en la loĝejon kaj aŭdiĝis klakoj de botoj, kiuj iom post iom proksimiĝis al la pordo de lia dormoĉambro. Nur tiam li eksentis timon kaj jen la pordo de la dormoĉambro plene malfermiĝis. Li ekrigardis kaj ekvidis grandan diablon, kiu enpuŝiĝis klinigante sin en laĉambron kaj rapide alvenis antaŭlian liton. Kiam la diablo rektigis sian dorson,ĝi altis ĝis la trabo. Ĝia vizaĝo havis koloron de ŝelo de tro matura kukurbo. Per flagrantaj okuloj ĝi rigardis ĉirkaŭe. El ĝia malfermita faŭko vidiĝis maldense vicigitaj dentoj ĉirkaŭ tricolaj. Kiam ĝia lango ruliĝis, el ĝia gorĝo aŭdiĝis hurloj, kiuj tremigisĉiujn murojn.

Sinjoro Sun sentis grandan teruron kaj pensis, ke la distanco inter li mem kaj la diablo estis malpli ol futo, se forkuri jam estus malfacile do preferinde piki ĝin deproksime. Liŝtele eltiris sabron kaŝitan sub kapkuseno kaj ekhakis. La sabro trafis ventron de la diablo, eligante sonon de frapo al ŝtono. Forte kolerigite la diablo etendis siajn ungegojn por kapti sinjoron Sun. Sed sinjoro Sun retiriĝis kaj la diablo kaptis nur litkovrilon, kiunĝi disŝiris kaj kolere foriris.

Ankaŭ sinjoro Sun falis teren kune kun la litkovrilo. Kuŝante surventre sur la tero li laǔte kriis. Liaj servistoj alkuris kun torĉoj kaj trovis la pordon ankoraŭ tuteŝlosita. Ili do rapide puŝmalfermis la fenestron kaj de tie eniris laĉambron. Vidante la mastron surtere ili multe surpriziĝis kaj kune braktenis lin enlitiĝi. Nur tiam sinjoro Sun rakontis priĉio okazinta. Ili kune esploris kaj trovis la litkovrilon pinĉita inter la pordfendo. Malferminte la pordon ili trovis ungspuron tiel grandan kiel ventumkorbo kaj tie kie la ungoj trafis, restis truoj. Post tagiĝo, li ne kuraĝis plu resti tie kaj revenis kunportante sian librokeston. Poste li pridemandis al la bonzoj de la templo, sed ili havis informon pri neniu strangaĵo.