
第19章 劳山道士—LA TAOISTO DE LAOSHAN-MONTO
En nia urbo estis juna klerulo nomata Wang, la sepa filo de renoma familio, kiu admiris Taoismon ekde sia infanaĝo. Aŭdinte onidiron, ke estas multaj senmortuloj sur la monto Laoshan, li pakis sian librosakon kaj faris vojaĝon tien.
Grimpinte sur montpinton li vidis tre kvietan templon, en kiu sidis sur tifaa kuseno viglaspekta taoisto, kies blankaj haroj pendis ĝis nuko. Wang riverencis kap-al-tere kaj parolis al la taoisto. Li opiniis ties vortojn tre profundaj kaj petis, ke la taoisto estu lia majstro.
"Mi timas, ke vi probable estas tro dorlote delikata kaj ne povos elteni la penadon," diris la taoisto.
"Mi povos." asertis Wang.
La taoisto havis sufiĉe grandan nombron da disĉiploj, kiuj kolektiĝis vespere. Wang riverencis profunde salutante alĉiuj kaj restis kun ili en la templo. Tre frue en la sekva mateno, la taoisto alvokis Wang, donis al li hakilon kaj ordonis, ke li haku brullignon kune kun la aliaj. Wang respektplene obeis. Pasis pli ol unu monato, manojn kaj piedojn de Wang kovris dikaj kaloj. Ne povante elteni tian penadon, Wang sekrete kovis en si deziron foriri.
Iun vesperon, kiam Wang revenis, li trovis, ke du gastoj kundrinkis kun lia majstro. Kvankam jam estis sufiĉe malhele tamen ankoraŭ neniu lampo aŭ kandelo estis lumigita. La taoisto do tranĉis blankan paperon forme de ronda spegulo kaj gluisĝin sur la muron. Post momento la tutaĉambro estis plena de lunlumo tiel brila ke eĉhareto estis klare videbla. La disĉiploj asidue servis al la majstro kaj la gastoj.
"Laĝojon de tiel bela festo ni devas kunĝui!" diris unu gasto kaj li ekprenis de sur la tablo kruĉon da vino, kiun li disdonacis kiel premion alĉiu el la disĉiploj kun admono, ke ili plengorĝe drinkuĝisebrie. Wang pensis: kiel povus esti, ke unu kruĉo da vino sufiĉas por drinkigo de sep aŭok personoj? Iliĉiuj konkure trovis vintason por drinki la unua, timante elĉerpiĝon de la vino. Tamen Wang kun surprizo vidis tion, ke la vino neniom malmultiĝis eĉpost pluraj rondverŝoj.
Postnelonge iu gasto diris: "Dankon al vi pro la regalo per lunlumo! Tamenĉu ne tro soleca estasĉi drinkado senamuza? Kial ni ne invitu Chang'e la Feinon de la Luno! "
Dirinte tion li ĵetis manĝbastoneton en la lunon kaj jen descendis el la luno belulino. Komenceŝi altis je malpli ol futo, sed tre baldaŭŝi jam fariĝis homaltaĉe ektuŝo al la tero. Ŝi havis sveltan talion, ĉarman kolon kaj gracie dancis la Dancon deĈielarka Jupo kaj Pluma Robo. Fine de la danco, ŝi kantis:
Vi, senmortaj feoj, ĉiuj hejmen jam revenis!
Kial do min sola en la Luna Palac'katenis?
Ŝia voĉo estis klara kaj vigla, tiel sonora kiel tiu de fluto. Kantinte ŝi leviĝis turniĝante kaj eksaltis sur la tablon. Dum palpebrumo, ŝi ree fariĝis manĝbastoneto antaŭla mirigitaj rigardantoj. La tri homoj ridegis.
"Estas vere plezureĉi vespere" diris la alia gasto,"sed mi jam ne povas drinki plue. Antaŭ nia disiĝo, ĉu vi povas drinki kun mi alian glason en la Luna Palaco?" kaj la tri homoj movis sian tablon en la lunon.
Kiam ili drinkis sidante tie la disĉiploj vidis ilin tre klare inkluzive eĉ iliajn brovojn kaj barbojn, ĝuste kiel figurojn en spegulo. Post momento la luno iom post iom malheliĝis. Kiam la disĉiploj alportis bruligitajn kandelojn, ili trovis, ke la du gastoj jam malaperis kaj tie sidis nur la taoisto sola. Tamen la restaĵoj de la manĝaĵoj ankoraŭ estis sur la tablo, dum la luno sur la muro – nur papertranĉaĵo ronda kiel spegulo.
"Ĉu viĉiuj jam sufiĉe drinkis?" la taoisto demandis al siaj disĉiploj.
"Jes." iliĥore respondis.
"Se jes, do enlitiĝu frue, por ke ne estu malfruiĝintaj morgaŭ matene al via lignaĵhakado," la taoisto admonis.
Konsentinte la disĉiploj ĉiuj disiĝis. Droninte en admiro, Wang subigis sian ideon de foriro.
Pasis alia monato, Wang sentis la penadon vere netolerebla, desplie la taoisto instruis al li neniun magion. Li ne volis resti tie pli longe kaj petis forpermeson.
"Mi veturis centojn da lioj por ricevi instrukciojn de vi, mia senmortema Majstro," Wang diris. "Se mi ne havos laŝancon lerni la sekreton de longvivado, via instruo eĉpri malgranda arto ankaŭpovus iom sensoifige karesi mian ardan aspiron. Nun, pasis jam du aŭ tri monatoj, tamen ĉio, kion mi travivis, estas nur rutinaĵo matene lignaĵhaki kaj vespere reveni."
"Mi ja antaŭdiris, ke tre eble vi ne povos elteni la penadon," diris la taoisto kun rideto. "Nun tio okazis efektive. Nu bone vi povos foriri jam morgaŭmatene."
"Majstro!" Wang petegis. "Mi laborisĉi tie pli malpli multajn tagojn. Bonvolu instrui al mi ian malgrandan arton, por ke mia vizito ne rezultu tute senfrukte."
"Kian arton?" demandis la taoisto.
"Mi rimarkis, ke vi povas libere iriĉien ajn, eĉtra muroj," Wang diris. "Mi estas kontenta, se mi scipovos kiel tion fari."
La taoisto ekridis konsente. Li instruis al Wang sorĉvortojn kaj ordonis, ke li mem ripetu.
Post tio, la taoisto vokis: "Trairu! "
Sed Wang, starante vizaĝe al la muro, ne kuraĝis iri.
"Provu!" la taoisto kuraĝigis lin.
Wang prove ekmarŝis, sed li haltis antaŭla muro.
"Klinu vian kapon kaj rapide trairu senhezite!" la taoisto instrukciis.
Wang do retroiris kelkajn paŝojn de la muro kaj poste kuris alĝi. Li trapaŝis la muron kvazaŭneniecon. Returnen rigardante li trovis sin jam ekster la muro.
Ĝojege li reeniris kaj dankis al la taoisto kiu admonis al li: "Tenu vin bonvirta kiam vi revenos hejmen, alie la arto senefikos." Li donacis al Wang iom da mono por vojaĝo kaj sendis lin forveturi. Post sia reveno hejmen, Wang pave fanfaronis, ke li renkontis senmortulon kaj lernis arton trairi murojn. Sed lia edzino rifuzis kredi tion. Do, Wang laŭ la instrukcio de la taoisto, retroiris kelkajn futojn for de la muro kaj ekkuris al ĝi. Sed lia kapo tuj frapiĝis la malmolan muron kaj li ekfalis teren. La edzino, helpante al li restariĝi, vidis, ke aperis ŝvelaĵo tiel granda kiel ovo sur lia frunto. Ŝi mokis sian edzon, kiu, sentante honton, kolere blasfemis pri la olda taoisto senkora.
Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:
Aŭdinte tion, neniu povis sin deteni de ridego. Sed neĉiu konscias, ke estas ne malmultaj homoj, kiuj agis kiel tiuĉi Wang en la mondo. Nun estas senhonta homo, kiu amas karnajn voluptaĵojn kaj rifuzas akcepti honestajn admonon, do venas flatemulo, kiu rekomendis al li arton por pavi sian arogantecon per forto kaj trompis lin dirante ke per tiuĉi arto li povas fariĉion ajn kion li volas. Jes, tre ebleĝi efikas je la unuaj provoj, sekve li kredas, keĝi estasĉiopovaĉie kajĉiam. Li neĉesosĝis kiam lia kapo frapos kontraŭmalmolan muron kaj li falegos.