
第8章 喷水——?PRUCIGI AKVON
Kiam sinjoro Song Yushu de Laiyang funkciis kiel inspektoro, li luis domon tre dezertan. Iunokte duĉambristinoj servante al la patrino de sinjoro Song kunloĝis en la halo. Ili ekaŭdis el la korto tian sonon, kvazaŭtajloro estisŝpruciganta akvon. La maljuna sinjorino urĝigis la ĉambristinon por si subrigardi, truiginte la fenestropaperon. Tiu ekvidis, ke en la korto rondiras maljunulino, malalta, ĝiba, kun blankaj haroj kiel balailo, kiuj formis hartuberon pli ol du futojn longan. Eligante sian kolonŝi iris grupaŝe kaj buŝeŝprucigis akvon kunĉiu paŝo senĉese. Surprizite laĉambristino raportis tion. Ankaŭ la maljuna sinjorino tre miris. La du ĉambristinoj braktenisŝin al la fenestro kaj ili kune subrigardis. Subite la maljunaĝibulino alkurisŝprucigi akvon internen. La fenestropaperoŝiriĝis trarompita kaj la triopo falis teren. Pri tio tamen neniu el la familianoj sciis.
Post tagiĝo kiam kolektiĝis ĉiuj familianoj, ili trovis la ĉambron ĉiam fermita malgraŭpordfrapado kaj ektimis. Perforte malferminte la pordon ili eniris kaj trovis, ke la maljuna sinjorino kun siaj duĉambristinoj kune mortis en laĉambro. Feliĉe unu el la ĉambristinoj restis ankoraŭ varmeta je sino. Braktenante oni trinkigis ŝin, kiu vekiĝis nur post kelka tempo kaj rakontis ĉion, kion ŝi vidis. Sinjoro Song estis frapita de la malĝojo preskaŭĝismorte. Li ordonis zorgeme traserĉi. Kiam oni fosis iom pli ol tri futojn, iom post iom malkaŝiĝis blankaj haroj. Post plua fosado oni trovis kadavron, ĝuste kiel tiu, kiun vidis la ĉambristino. La vizaĝo de la kadavro estisŝvelinta kiel vivanta. Sinjoro Song ordonis detruiĝin. Putriĝis kaj la ostoj kaj la karno, sub la haŭto plene troviĝis pura akvo.